Gastejo de József Schmieder kaj Erika Saád troviĝas en la vilaĝo Nagyharsány, en la centro de la vin-regiono Villány. El la domo oni povas vidi belegan panoramon al la deklivo de la monto Szársomlyó (pr: Sarŝomjo). En la domo funkcias plankohejta sistemo, en la salono troviĝas varma kameno, kaj ekstere uzeblas granda teraso. Plena komforto kaj gastamo akceptas la vojaĝanton. En la apartamento funkcias video- kaj televidaparato kun kablotelevidaj kaj satelitaj programoj. La gastoj povas partopreni la personajn programojn de la gastiganto, ili povas konatiĝi kun ties amikoj, ili povas uzi la servojn de frizisto, kudristino, kurac-masaĝisto kaj de pedikuristo.
Gastoj, alvenantaj por pli longa restado (min. 7 tagoj) en la unua vespero ricevas senpagan vespermanĝon, kaj oni prizorgas ankaŭ la lavadon, gladadon de iliaj vestaĵoj.
Apud la varia kaj abunda matenmanĝo, posttagmeze la dommastrino ofertas al la gastoj kafon, specialajn lokajn vin-specojn, fruktojn kaj hejme faritajn kukojn.
La urbeto Nagyharsány estas bone atingebla el proksimaj urboj: Pécs (30 km-oj), Harkány (13 km-oj), Villány (5 km-oj), Siklós (8 km-oj). Parkado por aŭtomobiloj estas solvita en la fermita korto de la gastejo.
Ni dankas por traduko de Katalin Fődi
kaj László Szilvási.
http://www.esperanto.hu/
Servo: Gastejo kun matenmanĝo kaj posttagmeza manĝeto
Lito-kvanto: 2 ĉambroj kun 2+2 litoj kaj kun banĉambro, komuna tag-salono, manĝejo, kuirejo
Malfermite: En la tuta jaro
Rezervado: Per telefono, telefakso kaj surloke
Prezo: 7500 HUF / persono / nokto, 2, aŭ 2< personoj
8500 HUF / persono / nokto, 1 persono
Por la infanoj (0-12 aĝoj) 50% rabato,
Dombesto 0 HUF / tago
A nagejo (majo-septembro) estas inkluditaj en la baza prezo
Dum festivalo sezono unuforme 10000 HUF / persono / nokto